Aŭtoro | M. Rüthers |
---|---|
E-teksto | „Verda Stelo“, (Frankenberg i. S.) |
Origina titolo | Ein Vöglein sang im Lindenbaum |
Birdeto kantis sur tili'
Dum varma nokta hor’. —
Aŭskulte revis nur pri ŝi
Profunde mia kor'.
Kunigis kanton en aer'
Kun bonodor' tili';
De malĝojeco kaj mizer'
/: Mallaŭte ploris mi. :/
Sub la tili' en lasta jar'
Je l’man' mi tenis ŝin.
Sub la tili' en lasta jar'
La amo ligis nin.
Je mia brusto sen ĉagren'
Ŝi do apogis sin;
En feliĉega ĉirkaŭpren'
/: Mi fajre kisis ŝin. :/
Ripozas pace sub tili'
Nun mia kor-trezor';
De mia amrevaĵ’ al mi
Nur restis la memor'.
Birdeto kantis sur tili'
Dum varma, nokta hor’. —
Aŭskulte revis nur pri ŝi
Profunde mia kor’.