Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.
birdflugo [04.11.2015 13:56] |
birdflugo [21.12.2023 09:34] (aktuala) |
||
---|---|---|---|
Linio 1: | Linio 1: | ||
+ | ====== Birdflugo ====== | ||
+ | ^Teksto|[[Handrij ZEJLER]]| | ||
+ | ^E-teksto|[[Eduard WERNER]]| | ||
+ | |||
+ | ===== Teksto ===== | ||
+ | |||
+ | Ho, kiam mi vidas birdflugon, | ||
+ | kaj verdas la arba foli', | ||
+ | la penso demetas la jugon, | ||
+ | en alt' ĉe stelar' loĝos ĝi. | ||
+ | |||
+ | Ho, kiam la nubojn mi vidas | ||
+ | en flug' sur ĉiel' kiel rev', | ||
+ | kaj penso sur ter' ne plu sidas, | ||
+ | sed mankas flugiloj de mev'. | ||
+ | |||
+ | Ho, kiam al tero sin movas | ||
+ | dormema la plej lasta flor', | ||
+ | forflugas la penso kaj trovas | ||
+ | komforton en stela brilor'. | ||
+ | |||
+ | Ho, penso, do kien vi iros, | ||
+ | pelata de maltrankvilec'? | ||
+ | En alt' eble iam vi diros: | ||
+ | Finfine mi loĝas en dec'! | ||
+ | |||
+ | {{tag>kanto litero_b soraba}} |