Teksto | Handrij ZEJLER |
---|---|
E-teksto | Eduard WERNER |
Ho, kiam mi vidas birdflugon,
kaj verdas la arba foli',
la penso demetas la jugon,
en alt' ĉe stelar' loĝos ĝi.
Ho, kiam la nubojn mi vidas
en flug' sur ĉiel' kiel rev',
kaj penso sur ter' ne plu sidas,
sed mankas flugiloj de mev'.
Ho, kiam al tero sin movas
dormema la plej lasta flor',
forflugas la penso kaj trovas
komforton en stela brilor'.
Ho, penso, do kien vi iros,
pelata de maltrankvilec'?
En alt' eble iam vi diros:
Finfine mi loĝas en dec'!