Uzantaj iloj

Retejaj iloj


simpla_prezenco

Simpla prezenco

Simpla prezenco estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

Muziko
Esperanta teksto
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo
Originala titolo
Originala plenumo
Originala teksto

Teksto

Vi estas nekonstanta vento,
haste senpacienca, kareso de brizo.
Vi estas kiel nokta mallumo,
stelo kiu pasas, soifo kaj hasto.

Vi estas ankaŭ fora silento,
kaŝita doloro, brulanta fajraĵo.
Lumo kaj ombro en la tempo,
fantomo kiu alvenas, sopiranta lipo.

Vi estas pluvo kaj herbo,
la vivo kiu pasas, ŝancelanta varmo.
Vi estas rigardo donita,
neatingebla punkto, suno de tagmezo.

Vi estas luno en aŭroro,
ŝaumo sur sablo, aflikto fiksita.
Vi estas promeso de nuboj,
la strato malseka,
izola kuseno.

simpla_prezenco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)