Muziko | Melelodio de “Wolgalied” |
---|---|
Esperanta teksto | P. ALEKSANDROV |
Tipo | traduko |
Kio helpos nin sur tero
Por la granda nia cel'?
Ĉu diabloj de l' infero
Aŭ la dioj de l' ĉiel'?
Ne, amikoj! Nek la dioj,
Nek diabloj de l' infer',
Nur ni mem per propraj scioj
Venkos ĉion sur la ter'!