Uzantaj iloj

Retejaj iloj


poltavio

Poltavio

Teksto
Muziko
Vladimir Soroka

Teksto

Ho, Poltavio, bela mia,
Via popolo melodia.
Se mi nur foje aŭdus vin,
Mi estus feliĉa senfine.
Viaj ĉarmaj kantistinoj.
Viaj belaj kantoj!

Ho, Poltavio, revoj miaj,
Verdaj stratetoj simpatiaj.
Se mi nur foje vidus vin,
Mi estus feliĉa senfine.
Viaj domoj kaj uzinoj,
Viaj vastaj kampoj!

Ho, mia stelo, Poltavio,
Via ĉartmeta harmonio.
Sen vi ne povas vivi mi,
Sen viaj ĉieloj kaj riveroj,
Viaj kantoj dum vesperoj,
Viaj sunsubiroj!

poltavio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)