Originala titolo | “Самая любимая песня” |
---|---|
Muziko | Oleg Mitjajev |
Originala teksto | Oleg Mitjajev |
Originala plenumo | Oleg Mitjajev |
Esperanta teksto | Jaroslavna Puŝkarskaja, Julija Dunajeva, Aleksandr Ĥrustaljov |
Tipo | traduko |
Esperanta plenumo | Aleksandr Ĥrustaljov |
Dm Gm A7 Dm
Plej amata estis vi, mi vin amis ardeDm Gm A7 Dm
Mi en dormo flustris vin, kunvekiĝis ni.Dm Gm C F
En aleo flava mi serĉis helajn farbojnGm Dm Gm A7
Kaj dum frosto sur fenestr' pentris sonojn mi
Nokte longe vagis mi laŭ senhoma trotuar'
Kolektante paŭzojn kaj splitojn de pasint'
Ventoj blovis ĝis aŭror', ludis kun la kornikar',
Kaj alportis laŭ aer' kun folioj vin.
Iam falis la foli' sur litkovrilon
Aŭgurante venon de blizard'…
Tiam legis mi al vi leteron iun
Laŭ foliaj vejnoj sur manplat'.
Ĉiam venas al finiĝ' komencita histori'
Drivas ni al fantazi' de estonta viv'.
Daŭre nokte sonĝas mi pri belega melodi'
Sed ravantan kiel vi ne renkontis mi.
La-la, la-la-la-la-la-la-la-la-la-la…