Uzantaj iloj

Retejaj iloj


botani_bej

Botani Bej

MuzikoAŭstralia popolkanto
MIDIbotani_bej.mid

Noto: La unuaj kontraŭvolaj enmigrantoj, la kondamnitoj, kantis pri la kialoj de siaj malfeliĉaj cirkonstancoj. La plimulto estis ŝtelistoj, sed ofte la krimo estis bagatela eble nur la ŝtelo de panbulo.

  • Botany Bay = La nomo signifas “Botanika Golfeto”. Ĝi situas apud Sidnejo.

Teksto

Adiaŭ, Anglujo, por ĉiam,
adiaŭ, amikoj, al vi,
adiaŭ, la fama juĝejo,
kie ofte klient' estis mi.

Refreno:

Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-ej,
Kantu tu-ral, laj-u-ral, laj-editi,
jen ni iras al Botani Bej.

Dum jaroj dek kvar mi limiĝos
en fora karcerkoloni',
ĉar viron en strat' mi renkontis
kaj horloĝon mi ŝtelis de li.

Refreno

Nu junaj gedukoj, atentu,
aŭskultu tre zorge al mi,
nur viajn propraĵojn vi tuŝu,
alie vi loĝos ĉe mi!

Refreno
botani_bej.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)