Uzantaj iloj

Retejaj iloj


botel_da_vin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Botel' da Vin'

MuzikoTom PAXTON
Esperanta tekstoGeorges LAGRANGE
Esperanta plenumoĴak LEPŬIL
Tipotraduko
Originala titoloBottle of Wine
Originala plenumoTom PAXTON
Originala tekstoTom PAXTON

Tiu ĉi kanto aperis je la kasedo “Danĝera Ul'”.

Teksto

Refreno:

Botel' da vin' mi ŝatas vin
Sed ĉesu nun la turmento
Klopodu por min lasi for
Obeu mi al prudento

Almozklopod' en urba kot'
Trakantis mi ja kun obstin'
Sed ĉu mi per nura moner'
Pagos botelon da vin'?

Refreno

Kaj sub la pluv' mi staras plu
Venas tedaĵoj nun sen fin'
Sed por mi nur estas plezur'
Havi botelon da vin

Refreno

Mi kuris tra la urba strat'
Soifas mi ĝis la kulmin'
Kaj sen skrupul' petas de ul'
Pagi botelon da vin'

Refreno

Vigla predik', tikla pedik'
Instruas nin pri la abstin'
Sed tamen mi preĝas al di'
Doni botelo da vin'

Refreno

Eksteraj ligoj

botel_da_vin.1664584238.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)