Muziko | Tom PAXTON |
---|---|
Esperanta teksto | Georges LAGRANGE |
Esperanta plenumo | Ĵak LEPŬIL |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Bottle of Wine |
Originala plenumo | Tom PAXTON |
Originala teksto | Tom PAXTON |
Tiu ĉi kanto aperis je la kasedo “Danĝera Ul'”.
Refreno:
Botel' da vin' mi ŝatas vin
Sed ĉesu nun la turmento
Klopodu por min lasi for
Obeu mi al prudento
Almozklopod' en urba kot'
Trakantis mi ja kun obstin'
Sed ĉu mi per nura moner'
Pagos botelon da vin'?
Refreno
Kaj sub la pluv' mi staras plu
Venas tedaĵoj nun sen fin'
Sed por mi nur estas plezur'
Havi botelon da vin
Refreno
Mi kuris tra la urba strat'
Soifas mi ĝis la kulmin'
Kaj sen skrupul' petas de ul'
Pagi botelon da vin'
Refreno
Vigla predik', tikla pedik'
Instruas nin pri la abstin'
Sed tamen mi preĝas al Di'
Doni botelon da vin'
Refreno