Uzantaj iloj

Retejaj iloj


granda_urbo

Granda Urbo

MuzikoĴomart Amzeev
Esperanta tekstoĴomart Amzeev
Esperanta plenumoĴomart Amzeev

Teksto

Em C
Granda urbo, longaj stratoj,
Am H7 Em
Ĉio trankviliĝas.
E7 Am
En brueto delikata,
D7 G
En brueto delikata,
C H7 Em
Nokto jam naskiĝas.

En fenestro ĉiu vivas
Varma, mola lumo
Jam delonge mi ne timas,
Jam delonge mi ne timas,
C H7 E
De krepusk' brakumon.

Refreno:

E Am D7
Jam delonge mi atendas
G C
Ion de vesperoj,
Am F
Sed mallumo ne defendas
H7
De atendsuferoj.
E Am D7
Jam delonge mi atendas
G C
Ion de vesperoj,
Am F
Sed mallumo ne defendas
H7 Em
De atendsuferoj.
Am H7
Em Am H7

Noktan ŝaltos mi lampeton,
Libron foliumos,
Kaj aŭskultos sonkasedon,
Kaj aŭskultos sonkasedon,
Rigardante lumon.

Vane serĉas mi respondon
Por demando unu:
Ĉu feliĉon mi renkontos,
Ĉu feliĉon mi renkontos,
Trovos min fortuno?

Refreno

Jam vekiĝas urbo granda
Min mateno juĝos.
Kaj forpelos noktan landon,
Kaj forpelos noktan landon,
Horizonto ruĝa.
Kaj forpelos noktan landon,
Kaj forpelos noktan landon,
Horizonto ruĝa.

=

granda_urbo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)