Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_urbego

La urbego

Teksto/MuzikoKlára MIKOLA - Laca László GARAMVÖLGYI
KantasMikola - Garamvölgyi

Teksto

La urbo granda bruas sen fin',
betonskatoloj subpremas vin,
multaj homoj vivas en tiuj domoj,
kvazaŭ sardin'.

La fumo densa, kiel nebul',
se vi enspiros, iĝos malsanul',
la infan-pulmo suferas pro fumo
ĉe strat-angul'.

Ĉu vi jam eĉ ne memoras
pri silenta, eta, ĉarma vilaĝ',
kie floroj bonodoras —
vivas vi en kaĝ',
en deka etaĝ',
ĉu tio okazas
laŭ via plaĉ'?

La urbo granda bruas sen fin',
ĝi kaptis kaj ne ellasas vin,
donas laboron — kaj pezan koron
kontraŭ via anim'.

la_urbego.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)