Mariela estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.
Muziko | Julián Hernández |
---|---|
Esperanta teksto | Julián Hernández |
Esperanta plenumo | Julián Hernández |
Tipo | nova teksto |
Fajro en la haut´
fonto de akvo kaj miel´
kia la vento kiu iam naskis vin
kaj metis vi surteren
farante vin bela virin´.
Libere vi marŝas
kaj nenio vin bremsas
altrudi kio estas via cel´
kaj batalojn vi gajnas
vi progresas sub alia leĝ´.
Vi estas por viroj
iu stranga besto de plezur´
kaj por virinoj iama imitinda model´.
Vundita kolombo, mia rozaro sen dornoj,
sento kiu ŝanĝis nenion
ĝis la lasta momento vi atendas
kio venis neniam
la am´.