Uzantaj iloj

Retejaj iloj


brilu_brilu_eta_stel

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Brilu, brilu, eta stel'

Esperanta tekstoLouise BRIGGS
Originala titoloTwinkle, twinkle, little star

Teksto

Brilu, brilu, eta stel',
diamanto sur ĉiel'!
Diru, kio estas vi,
tiel alta super ni?

Kiam suno estas for,
antaŭ brilo de Aŭror',
venas via lumigil',
kara eta nokta bril'.

Vojaĝanto dankas vin,
ĉar vi nokte gvidas lin.
Ĉu la vojon vidus li,
se ne brilus tiel vi?

brilu_brilu_eta_stel.1365279384.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)