Uzantaj iloj

Retejaj iloj


bruna_pantalono

Bruna Pantalono

Teksto kaj muziko de A. Ivaŝĉenko kaj G. Vasiljev
Traduko el la rusa de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Malŝatas ege mi la brunan pantalonon,
Malŝatas ege mi la brunan pantalonon,
Malŝatas ege mi la brunan pantalonon,
Ĉar estas pro patkukoj makulita ĝi!

Pro kio ŝatu mi la brunan pantalonon?
Pro kio ŝatu mi la brunan pantalonon?
Sed ja ne ŝatas mi la brunan pantalonon,
Kaj eĉ la brunajn ŝortojn malfavoras mi!

Sed malŝategon ĉi scipovos mi superi,
Sed malŝategon ĉi scipovos mi superi,
Sed malŝategon ĉi scipovos mi superi,
Surtiros ĝis la kol' ĝin per la tuta fort'!

Kaj iros al promen' dum tiu ĉi vespero,
Kaj iros al promen' dum tiu ĉi vespero,
Kaj iros al promen' dum tiu ĉi vespero,
Alvenos al dancej' kaj inojn trafos mort'!

bruna_pantalono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)