Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulkanto_por_tiuj_kiuj_ne_scipovas_flugi

Lulkanto Por Tiuj Kiuj Ne Scipovas Flugi

Teksto kaj muziko de K. Viĥljajev

Teksto

Necesis nure supreniĝi - vere simpla afer',
Kaj kapon suben ĵeti sin al mar' en plena liber',
Kaj estas vi ne homo jam, sed Mevo Jonathan Livingstone.
Hieroglifojn de la sort' desegnas mi por plezur',
Sed vi feliĉ-biletojn plu maĉadas dum trajn-vetur';
Mi el astral' primokojn faras -
Platon' amikas, sed la ver' pli karas!
Ja nur dum dorm' flugas vi en ĉiel-ĝarden',
Do tuj ekdormu, kara, ĝis la maten'!

Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Kaj ni kun Platono en step' ĉe Ĥersono
Plenigos la kalikojn kaj ekkantos, eble, l' kanton por vi…

Kaj se vi vivas sen pasio, sen bezon' kaj zorgar',
Sur la branĉ' de magnolio verdas dum tuta jar',
Do estas vi ne homo jam, sed ĉielulo, eble eĉ Herodot'.

Vi lante vagas tra la stratoj, sopirante pri zen',
Sed nure rozajn okulvitrojn vi aĉetas en splen'…
Kaj mi plu primokojn faras -
Platon' amikas, sed la ver' pli karas!

Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Kaj ni kun Platono en step' ĉe Ĥersono
Plenigos la kalikojn kaj kantegos, ho jes!

Ho, ekdormu, amatin' Grizella!
Dorm-dorm-dorm-dorm, ekdormu, amatin' Grizella…

lulkanto_por_tiuj_kiuj_ne_scipovas_flugi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)