Buked'

TekstoNikolaj Rubcov
Muziko?
E-tekstoLusi RIMON
KantasAleksandr Barikin

Teksto

Am G Em Am Bicikle rajdos foren mi sen ced', G Em Am A7 Senlace trafos herbojn en kampar', Dm G7 Am Plej belajn florojn plukos por buked' - Bb E Am (A7) Al mia amo bunta akompan'. (2-foje)

Ŝi iros preter, sen atenti min,
En la krepuska trista atmosfer',
Mi petos ŝin: “Jen, prenu amatin' Modestajn florojn, signo de l'sincer'”, (2-foje)

Demandos ŝin - “Ĉu falis en forges'
Renkontoj niaj, varm' de mia kor',
Dum fremdajn manojn lasis por kares'” - Almenaŭ floroj restu por memor'. (2-foje)

Biciklon pelas foren la pied',
En densaj herboj lasos min sopir',
Nur volas mi - ridetu al buked' La amatino antaŭ forir'. (2-foje)

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Buked' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net