Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cordoba

Córdoba

Teksto

Revmorte perforte pafmurdis
iu frenezo de l' nuna estinteco
kamaradojn dolĉajn niajn,
mordintaj la revon per penso de birdo,
ĉar revoj kaj mevoj
eĉ rajtas la vojaĝon de l' ebleco.

Ne forlasu ni iam la memoron
pri Kordoba de nia doloro,
pri sango kaj tero
kaj ploro kaj polvo,
pri l' penso kiu vinbero iĝos
pri l' vino kiu eblan solvon sentos
ĝis ni pro eksilento elvekiĝos.

cordoba.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)