Teksto/Muziko | Klára MIKOLA - László (Laca) GARAMVÖLGYI |
---|---|
Kantas | Mikola - Garamvölgyi |
Mi estas sola en la mond',
mi sufokas jam de longa temp'
pro tiu sent' —
esti sola.
Mi estas sola en la mond',
mi sopiras pri amika rond',
ŝatus paroli sen tim' kaj hont',
ne plu esti sola.
Sed por aliaj homoj
eble mi ne estos simpatia,
ĉu ili akceptos min homo tia?
Mi estas iom stranga,
mi ne konas bone la vivon,
mi ne komprenas multan signifon.
Jen, homoj, tre viglaj,
ili ridetas unu al alia,
eble ili parolas pri eco mia.
Ili konas iun sekreton,
kiu distingas min de ili,
kiun ili ne volas al mi diri.