Muziko | Melodio de: Du høje Arbejd |
---|---|
Esperanta teksto | B. Klatil |
Teksto | J. J. Zapf |
Eksonu kant' pri nobla fort',
Ligita jam al homa sort',
Dum li sen homa mor';
Kaj ĉio, kion havas li
Kreiĝis el la lig' kun ĝi.
/:Glor' al Labor'!:/
Kaj kiam tra l’ arbusta bar'
Kaj tra l’ timinda praarbar'
Li rampis kun angor'.
Armilon donis por defend'
Labor' al duonbesta gent'.
/:Glor' al Labor'!:/
Por gajni panon per semad',
Li finis vivon de l’ nomad',
Pafarkon ĵetis for.
Plugilon kreis en konkord'
Li per labor' — ĉikrea fort'.
/:Glor' al Labor'!:/
Kaj dum malhela mezepok'
De Galilei sonis vok':
La mond' moviĝas for!
Ni voku: Movas sin la mond'
Nur per Labor, — la vivofont'.
/:Glor' al Labor'!:/