Teksto | popola |
---|---|
Muziko | popola |
E-teksto | António MARTINS-Tuválkin, 1996.05.29-06.03 |
Refreno:
Ho branĉo, ho branĉo bela,
ho bela branĉ’ olivarba
plej ĉarmas mia parulo
en ĉi rondo dancantara!
En ĉi rondo dancantara
plej ĉarma en tuta mondo,
ho branĉo, ho frondo bela,
ho belolivarba frondo!
Refreno
Mi ŝatas aŭskulti kantojn
lernitajn el tradici’
se min vi instrui pretas
plej volonte lernos mi!
Refreno
Envias mi ne la mastrojn
de jungoj kaj bienmontoj,
envias mi nur trinkantojn
de l’akvo el ĉiuj fontoj!
Refreno