Esperanta teksto | Rogier Huurman |
---|---|
Esperanta plenumo | La VIPoj |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | Carly Rae Jepsen |
Origina titolo de la kanto: “Call Me Maybe”, kanto de Carly Rae Jepsen de 2011.
La VIPoj prezentis tiun kanton dum la internacia vespero de la Internacia Junulara Kongreso 2016 en Wrocław.
Mi venis al kongresej'
en la lando de PEJ,
atendis ĉe akceptej'
kaj tie staris vi.
La interkona vesper'
kaj KLF ĉe river',
ĝi iĝis bela afer',
ĉar ankaŭ estis vi.
Vizaĝo bela
Danco, movad' anĝela
Granda ridet' ĉiela
Sed vi loĝas malproksime!
Hej, ni koniĝis
ĵus hieraŭ
Jen mia konto
Ni skajpu baldaŭ
Eĉ se mi konas
vin apenaŭ
Jen mia konto
Do skajpu baldaŭ
Mateno kun komitat'
Mi sentas min en komat'
Vekiĝas nur pro malsat'
kaj nun tre mankas vi.
Kara pro via kares'
la junulara kongres'
iĝas grandega sukces'
ĉar en ĝi estas vi.
Vizaĝo bela
Danco, movad' anĝela
Granda ridet' ĉiela
Sed vi loĝas malproksime!
Hej, ni koniĝis
ĵus hieraŭ
Jen mia konto
Ni skajpu baldaŭ
Eĉ se mi konas
vin apenaŭ
Jen mia konto
Do skajpu baldaŭ
Mi ensalutas sed vi ne estas en reto.
Estu en reto, estu en re-eto
Mi ensalutas sed vi ne estas en reto.
Estu en reto, estu en re-eto
Nun via nomo
aperas ankaŭ.
Do tuj alvoku
Ni skajpu baldaŭ
Hej, ni koniĝis
ĵus hieraŭ
Jen mia konto
Ni skajpu baldaŭ
Eĉ se mi konas
vin apenaŭ
Jen mia konto
Do skajpu baldaŭ
Skajpu baldaŭ ankaŭ aperas en la muzikalo June kaj kune, sed kun iom ŝanĝita rekantaĵo kaj ponto, pro la fakto ke ses jarojn poste Skype ne plu estas tiom populara programo. Ĝin kantas 'Viktor' kaj 'Hektor'.
V: Mi venis al kongresej'
Sentis min laca plej,
Atendis ĉe akceptej'
Kaj tie staris vi.
La interkona vesper'
Kaj promenad’ al river',
Ĝi iĝis bela afer',
Ĉar ankaŭ estis vi.
Vizaĝo bela
Danco, movad' anĝela
Granda ridet' ĉiela
Sed vi loĝas malproksime!
V+H: Hej, ni koniĝis
Ĵus hieraŭ
Jen mia konto
Ni voku baldaŭ
Eĉ se mi konas
Vin apenaŭ
Jen mia konto
Do voku baldaŭ
H: Mateno kun komitat'
Mi sentis min en komat'
Vekiĝis nur pro malsat'
Tie tre mankis vi.
Kara pro via kares'
La junulara kongres'
Iĝas grandega sukces'
Ĉar en ĝi estas vi.
Vizaĝo bela
Danco, movad' anĝela
Granda ridet' ĉiela
Sed vi loĝas malproksime!
V+H: Hej, ni koniĝis
Ĵus hieraŭ
Jen mia konto
Ni voku baldaŭ
Eĉ se mi konas
Vin apenaŭ
Jen mia konto
Do voku baldaŭ
V: Mi havas facetime, zoom kaj microsoft-teamo.
Kiel ni voku, kiu progra-amo?
H: Mi havas whatsapp, facebook, liston da programoj.
Aŭ ĉu per jitsi, aŭ telegra-amo?
V: Malnovan skajpon
Mi havas ankaŭ.
H: Ni tion uzu
Kaj skajpu baldaŭ
V+H: Hej, ni koniĝis
Ĵus hieraŭ
Jen mia konto
Ni skajpu baldaŭ
Eĉ se mi konas
Vin apenaŭ
Jen mia konto
Do skajpu baldaŭ