Uzantaj iloj

Retejaj iloj


se_vi_ne_estas

Se vi ne estas

Se vi ne estas estas kanto de Julián Hernández ĉe la disko Juliano Kantas.

MuzikoJulián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo nova teksto

Teksto

Ne povas esti la amo,
Ne povas esti, se vi ne estas. (Bis)

Vi ĉiam mildigas miajn paŝojn,
Vi ĉiam karesas miajn sentojn.
Apogon havas miaj vortoj
En viaj ŝultroj, en viaj manoj.

Refreno:

Ne povas esti la amo,
Ne povas esti, se vi ne estas. (bis)

Vi estas tre lerta atestanto,
Ĝusta konsilo de miaj faroj.
Mi estas la suno, la luno,
Vi ĉiam la maro, vi ĉiam la maro.

La horloĝo vokis jam la novan tagon,
Vi tuj vekiĝas kaj mi vin kisas.
La laboro jam plenigas niajn horojn,
Ni feliĉiĝas, ekestas amo.

Ne povas esti la amo,
Ne povas esti se vi ne estas (bis)
La horloĝo vokis jam la novan tagon,
vi tuj vekiĝas kaj mi vin kisas.
Kiam vi pensas ĝuste tion kion mi pensas
Vi tuj rigardas kaj mi konsentas.

Refreno:

Ne povas esti la amo,
Ne povas esti, se vi ne estas. (bis)
se_vi_ne_estas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)