Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxaristo

Ĉaristo

Muziko\TekstoAleksandr ROZENBAUM
E-TekstoJefim ZAJDMAN

En la teksto “Kaj elkraĉas skize” - mallongigo de skizofrenio

Teksto

Taga flu' kvieta,
Homoj per pecetoj
Ĵ etas panon al kolomba ar'.
Al muŝetoj spite la ĉeval' jungita
Dormas surpiede ĉe malplena ĉar'.

Ĉaristo, veturigu, kara, min,
Mi, kiel venteto, nun liberas.
Takte frapu hufoj al la pavim'
Kaj ne kriu al ĉeval' mizera.
Ĉaristo, du ĉervoncojn sen ĉagren',
Se al mi, ebria, vi revenos.
Gardu vin, ĉaristo, la Dia ben',
Se vi tien-reen kaj min prenos.

Ĉaro malkovrita
Post ĉevalo glitas,
Turnas kapon vino kaj jasmen'.
Kaj elkraĉas skize
Kernojn de ĉerizo
El fenestro fiaborigen'.

Ĉaristo, sekva domo estos ĝi.
Dormu sur benketo, mi parafe.
Supreniĝos nur, pri l'amo diros al ŝi,
Por ne plu aliri ŝin je pafo.

cxaristo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)