Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxarme_vesperas

Ĉarme vesperas

Esperanta tekstoSv. Ragnar
Originala titoloHärlig är kvällen
Originala tekstoEva Kylander

Teksto

Ĉarme vesperas
pace en bel',
suno surteras
kiel juvel'.
Sun' malleviĝas
en okcident':
brilaj vidiĝas
ondoj dum vent'.

Nokt' super valon
en la silent'
metas vualon;
finis nun vent'.
Orfiŝoj glimas
are ĉe strand',
cignoj ne timas
naĝi al rand'.

Finis la kanto,
preĝo kun ĝi,
iris migranto;
dormas nun li.
Nokta trankvilo
mildas al kor',
steloj je milo
brilas en or'.

cxarme_vesperas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)