Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_la_supra_vilagxfino

Ĉe la supra vilaĝfino

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoEduard Vladimír Tvarožek
Origina titoloNeďaleko od Trenčína
MIDIcxe_la_supra_vilagxfino.mid
KantisQexteto Esperanto

Teksto

Ĉe la supra vilaĝfino loĝas ĉarma Katarino;
/:nigra okulpar’, korvonigra la harar’,
estu mia amatin’, ho, ĉarmega Katarino.:/

Kaj fariĝis Katarino mia kara amatino;
/:mond’ envias min, ke mi povas kisi ŝin
kaj edziĝos baldaŭ al la ĉarmega Katarino.:/

Do nun estas Katarino mia ĉarma junedzino;
/:nigra okulpar’, korvonigra la harar’,
plenumiĝis la sopir’: mia estas Katarino.:/

Mian amon mi nun pentas, ĉar min Katarin’ turmentas.
/: Mia junedzin’ estas vera diablin’
kaj amare ploras mi pro la ĉarma Katarino. :/

cxe_la_supra_vilagxfino.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)