Ĉe la Vezero

TekstoFranz Freiherr von Dingelstedt
MuzikoGustav Pressel
E-tekstoManfred Retzlaff, 20.06.1989
E-teksto 2W. H. Funk
E-teksto 3K. JOST
Origina titoloHier hab' ich so manches liebe Mal
MIDIweserlied_gustav_pressel.mid

Laŭ la origina germanalingva teksto “Weserlied”.
Vezero estas rivero ĉe germana urbo Hameln.

Teksto

Notoj kun germanlingva originalo

Kun mia liuto tie ĉi
Multfoje surmonte mi sidis,
Min mem kaj la mondon forgesis mi,
Dum tiun ĉi valon mi vidis1).

Kaj plena estis de hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ Vezero.

Flustradis kvazaŭ defore tra l’
Arbaro de l’ am’ melodioj,2) Kaj el la aperta grundo de l’ val’
Salutis min sonĝaj vizioj.

Kaj plena estis da hela bril’
Kaj gaja sonor’ la aero,
Bruadis malsupre la akvobaril’,
Briletis la ond’ de l’ rivero.

Denove mi sidas nun tie ĉi,
La kantojn malnovajn mi penas
Reaŭdi, sed vane aŭskultas mi,
La sonĝoj jam ne plu revenas.3)

La dolĉaj bildoj forestas jam
Sub morna ĉielo premata!
Adiaŭ, adiaŭ, vi sonĝoj de l’ am’!
Adiaŭ, vi tempo beata!

Teksto 2

Ĉe la Weser

Jam ofte sidadis mi tie ĉi
Kun mia liuto, kantante;
En valon profunden rigardis mi,
Pri mond', pri mi mem forgesante.

Kaj sonis muziko majeste en rond',
Kaj super mi lumis lazuro;
Malsupre arĝente brilegis la ond'
De l’ Weser kun brua murmuro. —

Kaj kiel el buŝo de amatin'
Tra l’arboj sonetis kantajoj;
El fundo de l’valo salutis min
Plej belaj, plej ĉarmaj revaĵoj.

Kaj sonis muziko majeste en rond',
Kaj super mi lumis lazuro;
Malsupre arĝente brilegis la ond'
De l’Weser kun brua murmuro. —

Denove mi sidas nun tie ĉi,
Sopiron en koro mi tenas;
Aŭdiĝas ne plu la melodi',
La revoj neniam revenas.

La bildoj, la belaj, nun estas for, —
Ĉielo sen luma ornamo…
Adiaŭ, beltempo, iama trezor',
Adiaŭ, ho revoj de l’amo!

Teksto 3

Apud la Weser

Ĉi tie mi sidis kun mia liut',
Pri mi kaj la mond' forgesanta,
Malsupre en val' aŭdiĝis salut'
De l' Weser-ondaro fluanta.

Ĉirkaŭis min tiam gaja sonad'
Kaj super mi klara ĉielo.
El fundo de l' valo de kaskad'
Vidiĝis ŝaŭmanta la helo.

Simile al kanto plenega je am'
Flustradis arbaro proksima
Kaj dolĉe mi revis pro la ĉarm'
De l' valo tiel intima.

Denove mi sidas ĉiloke en val'
Ĝuante pri ĝia beleco,
Sed pasis, ho ve', la ideal',
De l' mia estinta juneco.

Ho karaj bildoj, vi estas for.
Ĉielo, vi estas korprema.
Ho, kien vi flugis, feliĉa hor'?
Kaj kien, ho revo amema?

Eksteraj ligoj

1) aŭ: Kun mia liuto tie ĉi
Multfoje mi estas sidinta,
Envalen vidante estas mi
La mondon kaj min forgesinta.
2) aŭ: Arbaro amkant-melodioj,
3) aŭ: La sonĝoj ne plu revenas.
QR-Kodo
QR-Kodo Ĉe la Vezero (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net