Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxe_roine_stand

Ĉe Roine strand'

MuzikoMelodio el l'Opero Martha
Esperanta tekstoORO
Tipotraduko

Teksto

Brutoj vagas kaj sonoriloj
Tintas bele ĉe Roine strand'.
Cigno flugas per blankflugiloj,
Flugas alten al nuborand'.
Vent' printempa, dum mola vag',
Flustras amon al blua lag'.

Rekantaĵo:

Kaj mi kantas kun korsopiro;
Kantas sola ĉe Roine strand'.

Granda arb' estas mia patro
Kaj patrino: somernubet'.
Spiko nur estas mia frato
Kaj neĝero: la fratinet'.
Vivas mi en printempa hor',
Floras frue, sed velkas for.

Rekantaĵo

Se la suno belega spertus,
Pri turmento de mia kor';
Ĝi la orajn radiojn perdus,
Kaj en nokton paliĝus for.
Mi la nomon de la amant',
Dolĉe flustras en mia kant'.

Rekantaĵo

cxe_roine_stand.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)