Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxia_dolor

Ĉia dolor'

Ĉi tiu kanto venkis la 2-an Premion en Belarta Konkurso de UEA en Tampere, Finnlando, 1995. Kunkantado de Carlos CÂNDIDO. --- Ricardo Dias Almeida 27/08/2007 05:21

Teksto

Ĉia dolor' flugu for, kiam mi kantos el la kor'
ĉagrenplenajn, grizajn kanzonojn,
por ke povu brili nova kolor'.
La lum' de l' sun' brilu ja de nun,
meze de la ombroj de ĉi mia pun';
ĉi-momente mi pensu pri neni',
krom la granda revo levi min al Di'.
Jen la plej alta valor', kiun trafas miaj versoj,
mia plej riĉa trezor':
Jene kantas mi: “Ĉiu dolor' ĉia dolor'!
el nia koro, nepre FLUGU FOR!”

Eksteraj ligoj

cxia_dolor.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)