Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxio_venas_de_l_nenio

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

cxio_venas_de_l_nenio [04.11.2015 14:00]
cxio_venas_de_l_nenio [21.12.2023 09:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ĉio venas de l' nenio ======
  
 +^Kantas|[[Jxomart kaj Natasxa|Ĵomart AMZEEV]]|
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +Se vi sidas en silento
 +Kaj trankvilas via spiro
 +Malrapide flugas pensoj
 +Kaj nenien vi rapidas
 +
 +Fermu la okulojn viajn
 +Lasu sentojn liberiĝi
 +kaj komprenu
 +Ĉio venas de l' nenio
 +Kaj foriras al malpleno.
 +
 +Kiam foje vi laciĝos
 +De la kampo por prospero
 +Kaj post longa peza tago
 +Vi meditos pri libero
 +
 +Prenu manon en la mano
 +Kaj aŭskultu la animon
 +kaj komprenu
 +Ĉio venas de l' nenio
 +Kaj foriras al malpleno.
 +
 +Eble venos la momento
 +Kiam lasos vin espero
 +Kaj la vivo perdos sencon
 +Ĉio estos en ĥimero
 +
 +Simple sidu en silento
 +Trankviligu vian spiron
 +kaj komprenu
 +Ĉio venas de l' nenio
 +Kaj foriras al malpleno.
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +* http://​www.jomart.net/​Textoj/​Cio_venas.pdf
 +
 +{{tag>​kanto litero_cx}}