Kantas | Ĵomart AMZEEV |
---|
Se vi sidas en silento
Kaj trankvilas via spiro
Malrapide flugas pensoj
Kaj nenien vi rapidas
Fermu la okulojn viajn
Lasu sentojn liberiĝi
kaj komprenu
Ĉio venas de l' nenio
Kaj foriras al malpleno.
Kiam foje vi laciĝos
De la kampo por prospero
Kaj post longa peza tago
Vi meditos pri libero
Prenu manon en la mano
Kaj aŭskultu la animon
kaj komprenu
Ĉio venas de l' nenio
Kaj foriras al malpleno.
Eble venos la momento
Kiam lasos vin espero
Kaj la vivo perdos sencon
Ĉio estos en ĥimero
Simple sidu en silento
Trankviligu vian spiron
kaj komprenu
Ĉio venas de l' nenio
Kaj foriras al malpleno.