Ĉiu, ĉiu, ĉiu

Muzikousona popolkanto
Muziko 2Nicanor MOLINAIRE
E-tekstoRaymond Schwartz
MIDIcxiu_cxiu_cxiu.mid
MIDI 2cxiu_cxiu_cxiu_molinaire.mid

Atentindas, ke la vortoj en “sovetia” varianto ne kongruas kun tiuj de la teksto, kantata en Eŭropo (… NE estas ja sanktuloj.. kompare kun … konsistas el sanktuloj …)

Teksto

A7 D Se iu venos eĉ el Afrik', A7 D ni lin komprenos sen helpo de mimik'. A7 D Kaj se vi iros al Amerik', G7 A7 D tuj iu diras: “Sidiĝu do, amik'!”

Refreno:

A7 D
Ni kantu: ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
A7
ĉiu homo vidas tuj,
ke l'plej bela familio
D A7
troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.
D
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
A7
scias, ke sub verda stel'
nia granda familio
D
ne estas ja sanktuloj de l'ĉiel'.

Li kun fervoro dediĉas sin
el tuta koro al ĉarma kursanin'.
Se ŝi hezitas pri l'gramatik',
Li ŝin invitas volonte al praktik'.

Refreno

Ni dumtendare kunvenas por
konsenti are pri ĉiu orator'.
Kaj eĉ eterna diskutbatal'
finiĝas per la plej gaja karnaval'.

Refreno

Teksto 2

Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
ĉiu homo scias tuj
ke l'plej bela familio
troviĝas ĉe ni esperantuj'.
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
scias ke sub verda stel'
nia granda familio
konsistas el sanktuloj de l’ĉiel'.

Se iu venas eĉ el Afrik'
ni lin komprenas sen helpo de mimik'
kaj se vi iras al Amerik'
tuj iu diras: “Sidiĝu, do, amik'”

Ĉiu sinjoro dediĉas sin
el tuta koro al ĉarma kursanin'
se ŝi hezitas pri l’gramatik'
li ŝin invitas volonte al praktik'.

Ni dumkongrese kunvenas por
kunsenti jese kun ĉiu orator'
kaj eĉ l’eterna statutbatal'
finiĝas per la plej harmonia bal'.

Posxtelefone

  • Ericsson: pGAB+Cp+caaggeepppppp+Cp+ caaggbppppppp+Dp+d +c+caabbpppbbaGpafgfge
  • Nokia: 8- 4g2 4a2 4b2 4.c3 8c3 8a2 8a2 8g2 8g2 8e2 8e2 8- 8- 2- 4.c3 8c3 8a2 8a2 8g2 8g2 8b2 8- 4- 2- 4.d3 8d3 8c3 8c3 8a2 8a2 8b2 8b2 4- 8- 8b2 8b2 8a2 4.g2 8a2 8.f2 16g2 8f2 8g2 8e2
  • Siemens: P(1/8) G3(1/4) A3(1/4) B3(1/4) C4(1/4.) C4(1/8) A3(1/8) A3(1/8) G3(1/8) G3(1/8) E3(1/8) E3(1/8) P(1/8) P(1/8) P(1/2) C4(1/4.) C4(1/8) A3(1/8) A3(1/8) G3(1/8) G3(1/8) B3(1/8) P(1/8) P(1/4) P(1/2) D4(1/4.) D4(1/8) C4(1/8) C4(1/8) A3(1/8) A3(1/8) B3(1/8) B3(1/8) P(1/4) P(1/8) B3(1/8) B3(1/8) A3(1/8) G3(1/4.) A3(1/8) F3(1/8.) G3(1/16) F3(1/8) G3(1/8) E3(1/8)
QR-Kodo
QR-Kodo Ĉiu, ĉiu, ĉiu (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net