Muziko | usona popolkanto |
---|---|
Muziko 2 | Nicanor MOLINAIRE |
E-teksto | Raymond Schwartz |
MIDI | cxiu_cxiu_cxiu.mid |
MIDI 2 | cxiu_cxiu_cxiu_molinaire.mid |
Atentindas, ke la vortoj en “sovetia” varianto ne kongruas kun tiuj de la teksto, kantata en Eŭropo (… NE estas ja sanktuloj.. kompare kun … konsistas el sanktuloj …)
A7 D
Se iu venos eĉ el Afrik',
A7 D
ni lin komprenos sen helpo de mimik'.
A7 D
Kaj se vi iros al Amerik',
G7 A7 D
tuj iu diras: “Sidiĝu do, amik'!”
Refreno:
Li kun fervoro dediĉas sin
el tuta koro al ĉarma kursanin'.
Se ŝi hezitas pri l'gramatik',
Li ŝin invitas volonte al praktik'.
Refreno
Ni dumtendare kunvenas por
konsenti are pri ĉiu orator'.
Kaj eĉ eterna diskutbatal'
finiĝas per la plej gaja karnaval'.
Refreno
Teksto 2
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
ĉiu homo scias tuj
ke l'plej bela familio
troviĝas ĉe ni esperantuj'.
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
scias ke sub verda stel'
nia granda familio
konsistas el sanktuloj de l’ĉiel'.
Se iu venas eĉ el Afrik'
ni lin komprenas sen helpo de mimik'
kaj se vi iras al Amerik'
tuj iu diras: “Sidiĝu, do, amik'”
Ĉiu sinjoro dediĉas sin
el tuta koro al ĉarma kursanin'
se ŝi hezitas pri l’gramatik'
li ŝin invitas volonte al praktik'.
Ni dumkongrese kunvenas por
kunsenti jese kun ĉiu orator'
kaj eĉ l’eterna statutbatal'
finiĝas per la plej harmonia bal'.