Uzantaj iloj

Retejaj iloj


cxu_neniam_plu

Ĉu Neniam Plu

Muziko\TekstoMartin
KantasPersone

Teksto

Mi malfermas la okulojn, jen ankoraŭ unu tag'
La neĝo falas mole, kaj glacias jam la lag'
Malvarmas, kaj mi frostas, sed plej en mia kor'
Min mankas ĉiu varmo de kiam vi ekiris for

Refreno:

Ĉu neniam plu mi tenos vin…
…en miaj brakoj…

Nun vi kuŝas kun alia, li vin tenas kun fier'
Kaj ĉiuj miaj revoj kuŝas mortaj sur la ter'
Kaj kien ajn mi iras rekondukas ĉiu voj'
Mi ne sciis, ke troviĝas tiel multe da malĝoj'

Refreno

Kio estas am' por vi? - ĉu mi devintus scii tion?
Kio estas am' por vi? - kiel mi scius?
Vi nur iris for de mi - ĉu devus mi kompreni tion?
Mi ne volas aŭdi pli - ĉar mi tro multe faris jam por
vi!

…jes, por vi…

Kaj ĉiam dumvespere pasas senespera ĉas'
de trinkejo al trinkejo por konsolo en la glas'
Kaj kiam paŝas ĉe la pordo, kaj iu venas tien ĉi
mi forturnas min kaj timas, ke eble povas esti vi

Ĉu neniam plu mi tenos vin…

cxu_neniam_plu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)