Uzantaj iloj

Retejaj iloj


guantanamera

Guantanamera

Teksto José Martí
Muziko Joseíto Fernández
E-teksto Ludwig Schödl
MIDIguantanamera.mid

Teksto

D Em A
De kie kreskas la palmoj,
D Em(G) A
Mi venas, homo sincera,
D G A
Por kanti simplajn korkantojn
D G A
Al nia mondo mizera.

Refreno:

G A D G A
Guantanamera, guajira1) guantanamera,
G G A D G A
Guantanamera, guajira guantanamera.

La kantoj spiras helverdon
Kaj spiras ardan brulruĝon, (2-foje)
Kaj kiel cervo vundita
En montoj serĉas rifuĝon.

Refreno

Mi disdividas la sorton
Kun la mizera homaro, (2-foje)
Ĉar tiu monta torento
Ĝojigas min pli ol maro.

Refreno

_____________

Guantanamera (Gvantanamino)

Traduko de Liven Dek

Vidu ĉe: https://youtu.be/owC_bt-DsUM

Mi estas homo sincera
el lando riĉa je palmoj.
Mi estas homo sincera
el lando riĉa je palmoj.
Ĉar estas mi efemera,
el mia kor' fontas kantoj.

Refreno:
Gvantanamino, kampara gvantanamino,
Gvantanamino, kampara gvantanamino.

Jen miaj versoj helverdas,
jen ili arde brulruĝas,
Jen miaj versoj helverdas,
jen ili arde brulruĝas,
kaj, kiel cervo vundita,
arbare ili rifuĝas.

Gvantanamino, kampara gvantanamino,
Gvantanamino, kampara gvantanamino.

Mi kundividos la sorton
kun la mizera homaro,
Mi kundividos la sorton
kun la mizera homaro,
ĉar ajna rojo de monto
ĝojigas min pli ol maro.

Gvantanamino, kampara gvantanamino,
Gvantanamino, kampara gvantanamino.

_____________

Guantanamera

Versio ĉe la disko Por puŝi la ĉaron

Guantanamera p´aquí, p´allá,
Guajira Guantanamera Songoro Cosongo,
Guantanamera, Guajira Guantanamera.

Kamparanino, ĉi tien kaj reen,
Belega kamparanino, Songoro Cosongo,
Kamparanino, belega kamparanino.

De kie kreskas la palmoj
mi venas homo sincera,
de kie kreskas la palmoj
mi venas homo sincera,
por kanti simplan korkanton
al mia mondo mizera.

Refreno:

Kamparanino, ĉi tien kaj reen,
Belega kamparanino, Songoro Cosongo,
Kamparanino, belega kamparanino.

Jen mia verso helverdas
kaj havas brulantan ruĝon,
jen mia verso helverdas
kaj havas brulantan ruĝon,
cervo vundita ĝi estas
celanta montan rifuĝon.

Refreno:

Kamparanino, ĉi tien kaj reen,
Belega kamparanino, Songoro Cosongo,
Kamparanino, belega kamparanino.

Kun la malriĉa homaro
dividos mi mian sorton,
kun la malriĉa homaro
dividos mi mian sorton,
rojo fluanta el monto
plaĉas al mi pli ol maro.

Refreno:

Kamparanino, ĉi tien kaj reen,
Belega kamparanino, Songoro Cosongo,
Kamparanino, belega kamparanino.


Guantanamera p´aquí, p´allá,
Guajira Guantanamera Songoro Cosongo,
Guantanamera, Guajira Guantanamera.

Poŝtelefone

  • Ericsson: +D+d+c+d+dpppppa+da+C+da+c+ cppppppA -a+ c+Dp+Cpppp+d -agFfeDpCppppppp
  • Nokia: 8d3 16d3 16c3 16d3 16d3 8- 8- 16- 16a2 16d3 16a2 8c3 16d3 16a2 16c3 16c3 8- 4- 8a2 16 -a2 16c3 8.d3 4c3 16- 16- 16d3 16 -a2 16g2 8f2 16f2 16e2 8.d2 4c2 16- 4-
  • Siemens: D4(1/8) D4(1/16) C4(1/16) D4(1/16) D4(1/16) P(1/8) P(1/8) P(1/16) A3(1/16) D4(1/16) A3(1/16) C4(1/8) D4(1/16) A3(1/16) C4(1/16) C4(1/16) P(1/8) P(1/4) A3(1/8) Ais3(1/16) C4(1/16) D4(1/8.) C4(1/4) P(1/16) P(1/16) D4(1/16) Ais3(1/16) G3(1/16) F3(1/8) F3(1/16) E3(1/16) D3(1/8.) C3(1/4) P(1/16) P(1/4)

Muziknotoj

1)
eldiru: “gŭahira” aŭ “gŭaĥira” (en Hispanujo), vd. diskutejon
guantanamera.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)