E-teksto | Giuseppe Castelli |
---|---|
Kantas | Ricchi e Poveri |
Vilaĝo mia kuŝanta sur monteto
ripoza kiel dorma maljunulo
enu', nezorg', seneco, tio estas la malsan'
pro kio vin forlasas vilaĝan'.
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kapablas fari ĉion, aŭ nenion, scias Di';
mia viv' nur estos tio ĉi…
Foriris preskaŭ ĉiuj kamaradoj,
post mi foriros ĉiu postrestint':
domaĝe, al mi plaĉis amikec' ilia, sed
forpasas ĉio, ĉio iras for.
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kunportas la gitaron, kaj se nokte estos plor'
mia kant' vilaĝa bonos al la kor'.
Amata, mi vin kisas sur la buŝo,
iama fonto de l'unua amo;
mi ne scias kiel, kiam: iam estu rendevu';
revenos mi, vi min atendos, ĉu?
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kunportas la gitaron, kaj se nokte estos plor'
mia kant' vilaĝa bonos al la kor'.
Kio nun, kio nun, kio nun?
Kio estos mia vivo, mia jun'?
Mi kapablas fari ĉion, aŭ nenion, scias Di'
mia viv' nur estos tio ĉi…