Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hirundeto

Hirundeto

Muzikoarmena popolkanto
PrilaboroG. Dodohjan
E-tekstoK. Gusev
MIDIhirundeto.mid

Teksto

Klopodante pri la nest',
Flugas super la fenestr',
Hirundeto karulin',
Salutanta pepe
Hirundeto karulin’,
Salutanta pepe

Multaj birdoj de kampar'
Kantas bele sen kompar',
Tamen ŝia milda pep'
Min plej ravas en la step'.
Tamen ŝia milda pep'
Min plej ravas en la step'

Ŝi pepe min,
Ke la kara al la kor'
Venos hejmen de la for'!
hejmen de la for'!
Venos hejmen de la for'!

hirundeto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)