Uzantaj iloj

Retejaj iloj


gefratoj

Gefratoj

Teksto

Ĉu vi min memoras
estis ni kvazaŭ gefratoj
surĉiele brilis la lumet' de via stel'
mi jam de longe ne plu pensas pri malnovaj datoj
sed retrovis la portreton vian hieraŭ en la kel'

Refreno:
vi faradis oron
de rubaĵo kaj de gruz'
blovis fajron en la koron
en la tempo de konfuz'

la lastan fojon kiam mi vin vidis ni feliĉis
kaj trinkis nian aĉan vinon kun plej granda ĝu'
la tostojn al eterna amikeco ni dediĉis
kaj adiaŭis kaj neniam renkontiĝis plu

Refreno

kiam la stratoj estis niaj
ni ilin amis kun fervor' kaj kora brul'
nun ili apartenas al aliaj
kaj en hejmurbo mia estas mi fremdul'

Refreno

Eksteraj ligoj

gefratoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)