Muziko | Ĵomart Amzeyev |
---|---|
E-teksto | Mikaelo Bronŝtejn |
Kantas | Ĵomart kaj Nataŝa |
Amata mia vidu nur:
Okaz’ al mi favoras
Sur lipoj salas larma spur’
Sur lipoj salas larma spur’
Sed mi – sed mi ne ploras.
Amata mia vanas pet’
Al pento mi ne pretas
Sur vangoj restas la ridet’
Sur vangoj solas la ridet’
Sed mi ja ne ridetas.
Refreno:
Amata, amata,
Adiaŭ amata…
Amata mia de l’ nenie
Via vok’ senĉesos
Forgeso fluas super ni
Sed mi – mi ne forgesos
Amata mia vidu nur:
Okaz’ al mi favoras
Sur lipoj salas larma spur’
Sur lipoj salas larma spur’
Sed mi – sed mi ne ploras.
Refreno