| E-teksto | H. W. HOLMES |
|---|---|
| MIDI | cxe_mia_karulo.mid |
Ĝardene de la patro nun floras la lili'
Ĝardene de la patro nun floras la lili',
La birdoj ĉiuj nestas en arboj nun en ĝi.
Rekantaĵo:
Ĉe mia karulo dolĉe dolĉe dormas mi
Ĉe mia karulo dolĉe dormas mi.
La birdoj ĉiuj nestas en arboj nun en ĝi:
La turdo kaj hirundo kaj eĉ la cikoni' La turdo kaj hirundo kaj eĉ la cikoni': Kaj ankaŭ la kolombo kantist' de dolĉari'.
Kaj ankaŭ la kolombo kantist' de dolĉari':
Ŝi kantas pro fraŭlinoj ĉar edzon volas ŝi. Ŝi kantas pro fraŭlinoj ĉar edzon volas ŝi: Sed mi ja havas edzon kaj bela estas li.
Sed mi ja havas edzon kaj bela estas li,:
Holande li batalas for de la famili'. Holande li batalas for de la famili': Nu kion vi oferus por havi lin kun vi?
Mi donus Sanktdenison, Parizon kaj eĉ pli:
Reĝlandon de la patro por havi lin kun mi.