Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_plej_granda

La plej granda

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

En tiu epok'
La viro estis reĝ'
Estis ja pratempo, iom post la diplodok'
Kaj en ĉiu lok'
La vivon regis leĝ'
Laŭ kiu la sentemo estas nur provok'

Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej forta homo
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco

Por komforti pli
Ol ene de l' ĝangal'
Ni forkuris al la granda kaj sekura urb'
Kie sub la fi-
-Erec' de l' katedral'
Ne eblis trankvilumi eĉ por la masturb'

Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej alta turo
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco

Por nutri nin pli
Ol la dika najbar'
La urbojn ĉirkaŭis hektaroj da kultivej'
Kie por la di'
De la sankta malŝpar'
Oni elsuĉis el la tero eble plej

Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej pova traktoro
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco

Por foriri pli
Facile de l' koŝmar'
Ĉar elteni la premon de la viv' ne eblis plu
La teĥnologi'
Nin helpis sen avar'
Evitante plej l' eluzon de la ŝu'

Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej rapida aŭto
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco

En tiu epok'
La viro estis reĝ'
Por tiu eksvivlok'
Stariĝas mia preĝ'

Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej granda…
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej larĝa…
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej longa…
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej dika…
Impona, impresa, sanktega
Kaco!

Eksteraj ligoj

la_plej_granda.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)