Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tik_e_tok

Tik e tik e tok

Muzikoitala popolkanto
E-tekstoPaul Bennemann
E-teksto 2Wiesław Tomaszewski
MIDItik_e_tok.mid

Teksto

Tik e tik e tok, vi brunbelulino,
Tik e tik e tok, mi amas vin kore.
La la la la, la la la, la la la, la la la
La la la la, la la la, la la la, la.
Vin, nur sole vin mi servas fervore,
Vin mi ŝatas plej kara trezor'.

Tik e tik e tok, vi brunbelulino,
Tik e tik e tok, mi devas foriri.
La la la la, la la la, la la la, la la la
La la la la, la la la, la la la, la.
Kiom da dolor', vin ĉiam sopiri!
Certe preskaŭ rompiĝos la kor'.

Tik e tik e tok, vi brunbelulino,
Tik e tik e tok, mi baldaŭ revenos.
La la la la, la la la, la la la, la la la
La la la la, la la la, la la la, la.
Tiam ĉe la brust' min ree vi tenos,
Feliĉegon mi sentos sen fin'!

Teksto 2

Tike e tike e tok

Tik e tok tik e tok, amanta ni paro,
tik e tok tik e tok, kun nigra hararo.
Ĉar la amo por koro plej bona valoro,
bela, vere ĉiela por kor' valor'!
Ni nin amas kore, servas favore —
do ni neniam lasos nin for'

Tik e tok tik e tok, ni devas disiri,
tik e tok tik e tok — necesos sopiri!
Ĉar la amo por koro oft'estas doloro,
peza — kvazaŭ freneza por kor' dolor'!
Kiom la doloro portis la horo —
baldaŭ tutcerte krevos la kor'!

Tik e tok tik e tok, kruciĝis la vojo,
tik e tok tik e tok, ni kantas pro ĝojo —
Ĉar la amo por koro plej bela valoro,
bela, vere ĉiela por kor' valor'!
Dum la sort' nin ŝirmis, l'amon konfirmis —
ĝoju ni kune, kara trezor'!

tik_e_tok.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)