Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ra-sa-sa

Ra-sa-sa

Muzikolatva popolkanto

Teksto

Mallumeta la abio,
La zibelo kie noktas.

Refreno:

Ra-sa-sa aj ra-sa-sa,
Ĝimlaj rudi tra-la-la!
Aj tir-vir vir-vir bum-bum-bum!
Aj trrrr !… Ra-sa-sa,
Ra-sa-sa aj ra-sa-sa,
Ĝimlaj rudi tra-la-la!

Tie loĝas kun patrino
Mia bela fianĉino.

Refreno

La patrino min demandas,
Kie estas mia hejmo.

Refreno

Mi veturis el Vidzeme
Kun intenco tuj edziĝi.

Refreno

Solan havas mi filinon,
Tre malgrandan kaj junetan.

Refreno

Timu ŝi patrinan vergon
Kaj forgesu edziniĝon.

Refreno
ra-sa-sa.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)