Teksto | Mihály VÖRÖSMARTY |
---|---|
Muziko | Ferenc ERKEL |
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
MIDI | se_la_animon.mid |
Subtitolo: Amara glaso
Fama vinkanto el muzika teatraĵo el “Czilley kaj Hunyady-oj”.
Se la animon, vir' vi riskis je l’ virin',
Kaj kun senkora ŝir' ŝi vundas kore vin,
Kaj brilas false la rigard' per rid' aŭ larmorul',
Kaj trafas vin sopira ard' aŭ animvunda brul':
Pripensu, jen
la vin'
Eĉ la mondo ne daŭras sen fin'
Ĝi krevos, kiel la ŝaŭmer'
Kaj restos vako kaj aer',
Kaj restos vako kaj aer' (2-foje)
Se la malĝoj' kaj vin' federas en la cerb’
Heliĝos baldaŭ ja la kruda vivdezert',
Aŭdace grandan pensu do' pririsku vivon mem,
Sub sort' nenia falas ja la vir' kun decidem'!
Pripensu jen
la vin',
Eĉ la mondo ne daŭras sen fin',
Sed ĝi dum daŭro kaj dum flu’
detruas, kreas ĉiam plu. (2-foje)