Uzantaj iloj

Retejaj iloj


revelacio

Revelacio

Muziko de Vladimir Soroka, teksto de K. Frolov
Tradukis M. Korotj.

Teksto

Em D G D G
Ho, amik' aŭ homo nekonata,
Am Em F# H7
Prenu vi doloron de l' anim'.
C D G D G
Tuta mond' forgesos pri malsato,
Am Em C Am H7 Em
Tamen nur, se paco regos inter ni. (2 foje)

Volas mi, ke ĉiu samterano
Aŭdu nun pri mia opini':
Lasos nin teruroj de malsano,
Tamen nur, se paco regos inter ni. (2 foje)

La rigard' radias je rideto.
Mano manon premas en uni'.
Eĉ river' ekfluos en dezerto
Tamen nur, se paco regos inter ni. (2 foje)

Ĉiuj ni, ne rajtos eĉ en pensoj,
Je militkostumo vesti nin.
Flugos ni al foraj universoj,
Tamen nur, se paco regos inter ni. (2 foje)

Ĉiu tag' de senmilita vivo
Gvidu nin al monda harmoni'.
Kredu do, mi fari povas ĉion,
Tamen nur, se paco regos inter ni. (2 foje)

revelacio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)