Ĉu vi al mi, junulino, diros

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloJenom ty mně, má panenko, pověz
MIDIcxu_vi_al_mi_junulino.mid

Ĉu vi al mi, junulino, diros,
kien morgaŭ vi por herbo iros?
Kaj mi iros, iros, iros al arbaro,
ĉar verdiĝas tie la herbaro.

Ah, verdiĝu, bela herbareto,
fluu vi, malvarma rivereto!
Fluu riverakvo, fluu sen la fino,
adiaŭos mi kun amatino!

  • cxu_vi_al_mi_junulino_diros.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)