Ĉu vi memoras?

Esperanta tekstoAndreo Cseh
Tipotraduko

Ĉu vi memoras pri la ĵuro
ĉe mia kor', en ama flam'?
/:Ho, tiun horon de l’ feliĉo
forgesis vi, sed mi ne jam.:/

Ĉu vi memoras pri foriro
el mia dom' al nova am'?
/:Ho, tiun horon de l’ doloro
forgesis vi, sed mi ne jam.:/

Ĉu vi memoras pri l’ revido?
Vin serĉis fajre mia am';
/:sed vi turniĝis — ĉar fidelon
forgesis vi, sed mi ne jam. :/

  • cxu_vi_memoras.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:59
  • (ekstera redakto)