Uzantaj iloj

Retejaj iloj


dacxjo

Daĉjo

Esperanta tekstoA. v. d. STARRE
Tipotraduko
Originala titoloDaantje zou naar school toe gaan

Teksto

Daĉjo iras al lernej',
Haltas kiom eble plej.
Ie staras, tie flaras,
Nulojn kun la nul' komparas;
Tamen pasas temp', ho ve!
Kaj fermiĝas la lernej'.

Sekve malfruiĝas li.
Diras instruisto: “Ci
Post la kvara hor' grifele
Skribos nete kaj tre bele:
Cent liniojn, ne malpli.
Cin pri temp' instruos mi!”

Skribis dum tre longa hor',
Nia Daĉjo kun fervor'.
Malfeliĉa li sin sentas,
Tre sincere li nun pentas;
Preskaŭ venis jam la plor'.
Tempforgeso estos for!

dacxjo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)