Uzantaj iloj

Retejaj iloj


deziro_rogxer_borgxes



Deziro (Roĝer Borĝes)

Teksto
Muziko
Roĝer BORĜES

2003
Originale aperita en la disko “Sendependa”
Teksto adaptita de Rada Lazarova (1984), el Bulgario.

Teksto

Kiam la amo foriras de ni
Estu neniam ni tristaj
Ĉar la memoroj ja restos ĉe ni
Kiel sopiroj maristaj

Mi havas peton
Via ĝojo, kiso, kares´
Neripeteblaj restu
Estu nur mia, estu ĉiam mia dezir´

Ĉu ni rakontu pri nia trotuar´?
Pri la suferoj kaj venkoj
Ĉu ni memoru pri repertuar´
De nia lasta prezento

Ĉar mi…

Pasos la jaroj, griziĝos harar´
Homo revidos la homon
Bone, se povus ni en amikar´
Nur rememori la bonon

Sed mi…

deziro_rogxer_borgxes.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)