Di' ordonu, ke vin, knaboj

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoŠt.R.Seemann
Origina titoloBodaj by vás, vy mládenci
MIDIdi_ordonu_ke_vin_knaboj2.mid

Teksto

Di' ordonu, ke vin, knaboj, diabloj prenu,
ĉar ne vokis vi min, ke mi danci venu:
mi ja pretis por dancado, por cimbala
mondonaco, pretis eĉ al ĝojkisado.

Mia panjo eĉ dum nokto klopodadis
rekompenci vian penon: ŝi bakadis,
/:per faruno malavaris,
bonajn kukojn ŝi preparis,
min image jam dancparis.:/

Ne ĝojigas, knaboj, via pentfarado
min postfeste, post forpaso
de l'dancado,
/:antaŭ nova dancoskizo
ne forgesu pri avizo,
eĉ se estus noktomezo!:/

QR-Kodo
QR-Kodo Di' ordonu, ke vin, knaboj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net